(6/06/2015) Legu -fr- Fundamento de Esperanto - Antaŭparolo.
Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto (6/06/2015)
Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj esperantistoj, Esperanto-organizaĵoj kaj –gazetoj, al ĉiuj bonvolaj amikoj de la Internacia Lingvo, deklaras nian intencon firmvole agadi por la unueco de la lingvo, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.
1 |
Ni firme pensas, ke la Fundamento, ĝiaj principoj kaj kriterioj pri ĝusta kaj bona Esperanto daŭre estas modernaj kaj plene taŭgaj garantii regulan progresadon de la Internacia Lingvo, konstante adapti ĝin al novaj lingvaj defioj kaj samtempe gardi unuecon kaj stabilecon de la lingvo.
2 |
Ni decide rifuzas ĉiun provon kaŝe kaj paŝon post paŝo senvalorigi, forpuŝi aŭ anstataŭigi la Fundamentajn decidojn pri ĝusta kaj bona Esperanto.
3 |
Ni deklaras, ke la nuntempa Akademio kiel tuto ne havas aŭtoritatecon por decidi aŭ konsili pri ĝusta kaj bona Esperanto kiel difinas ĝin la Fundamento kaj ĝia Antaŭparolo.
Ni energie postulas, ke la „akademianoj“ malfidelaj al la Fundamenta valor-sistemo tuj demetu sian oficon.
Ni rigore malaprobas ĉiujn intencojn aŭ planojn de akademianoj prepari la nuligon de la Fundamento por ebenigi la vojon al reformita Esperantido.
Ni insiste petas ĉiun esperantiston energie kontraŭstari la ektuŝon de la lingva unueco de Esperanto fare de „akademianoj“ agantaj kontraŭ la Fundamento. Eblecojn por ekagi ni listigas en la Aldonaĵo al tiu Berlina Manifesto.
Aldonaĵo
Berlina
Manifesto por la Unueco de Esperanto
1 |
Por decidi pri „ĝusta“ kaj
„bona“ ni devas difini (interkonsenti) kriterion:
ĝusta en rilato al kio? bona por kiu? Ekzemplo:
Ni supozu, ke ni diskutas pri la taŭgeco de diversaj laboriloj. Se ni interkonsentas la kriterion „taŭga por skribi leteron“, komputilo estas bona. Se ni interkonsentas la kriterion „taŭga por frapi najlon en la muron“, komputilo estas malbona. Ŝanĝante la aplikendan kriterion, ni ŝanĝas la juĝon pri „bona“, „ĝusta“, „taŭga“. El bona komputilo fariĝas malbona laborilo.
Tute same estas pri lingvaj demandoj. La finaĵo –i estas ĝusta (bona, taŭga) por marki la pluralon de la substantivo en Ido. Sed ĝi estas malĝusta, malbona kaj maltaŭga en Esperanto, kiu difinis (interkonsentis), ke la pluralo de la substantivo estu -oj.
La trukon de kaŝa ŝanĝado de la boneco-kriterioj aplikas la plimulto de nunaj „akademianoj“.
2 |
1. Plej bone estas, se vi studas la
Fundamentajn kriteriojn, kiuj troveblas ĉefe en la sep
malgrandaj paĝoj de ĝia Antaŭparolo, eble helpe de
komentario.
2. Eĉ se vi nuntempe ne emas fari tion, estas facile ekkoni provon erarigi vin. La sistemo de la Antaŭparolo estas tre preciza, kohera, konkreta kaj rekte aplikebla, ĉar ĝi jam decidis la demandojn „bona por kiu?“, „ĝusta en rilato al kio?“, „ĝusta surbaze de kiuj fontoj?“. Ĉiuj abstraktaj kaj malprecizaj kriterioj, kiuj ne estas el si mem rekte aplikeblaj estas kontraŭfundamentaj kaj ŝanĝas la lingvon. Kelkaj ekzemploj el mesaĝoj de „akademianoj“:
• „facila“ — kontraŭfundamenta, ĉar necesas unue interkonsenti „facila por kiu?“, „kiel mezuri facilecon?“ Ne rekte aplikebla kriterio.
• „radikŝpara“ kiel metodo atingi „facilecon“ — kontraŭfundamenta pro la sama kialo: kiel mezuri asertitan gajnon de facileco kaj por kiu?
• „utila“ — kontraŭfundamenta, ĉar ne rekte aplikebla. Necesas unue interkonsenti „utila por kiu?“, „kiel mezuri utilecon?“; simile kontraŭfundamenta: „malnecesa“.
• „stranga“ — kontraŭfundamenta, ĉar necesas interkonsenti „stranga en rilato al kio?“
• „99 procentoj de la parolantoj“ — kontraŭfundamenta, ĉar praktike ne konstateble
3 |
1. Disvastigu kaj diskutigu la Berlinan
Manifeston inter viaj amikoj. Legu la Antaŭparolon.
2. Demandu „vian akademianon“: „Kial vi ne aplikas la kriteriojn de la Antaŭparolo?“ „Kial vi estas mallojala al la Fundamento?“ „Kial vi volas kaŝe ŝanĝi Esperanton?“ „Kial vi perfidas mian fidon, ke vi honeste servas al la esperantistoj?“
3. Ne donu forumon al ŝajn-akademianoj en kongresoj, seminarioj aŭ retaj diskutlistoj. Malhelpu, ke ili daŭre povas disvastigi siajn kontraŭfundamentajn instruojn kaj propagandi iun reformitan Esperantidon. Kontraŭargumentu!