HUMURAJ DIFINOJ

 

aĉeta : iom aĉa

aerolito : lito en kiu dormas tiu, kiu konstruas kastelojn en la aero

agropiro : piro kiu kreskas en kulturejoj

akrobato : bato per la tranĉrando de sabro

amuzi : preni amon kiel rimedon por trafi celon

aventuro : turo, kie oni ensiligas avenon 


bazaro : tuto de la bazoj ; ekz. la franca bazaro en la Pacifika Oceano

bibliofiloj : filoj pri kiuj parolas la Biblio ; ekz. Kaino kaj Abel

brikabrako : fortika brako, malmola kiel briko


cimbalo : kunveno en kiu dancas litlaŭsoj

ĉefpeko : peko de la ĉefo


damaĝo : sekreto de la virinoj

dialogo : logo de dio

diamanto : piulo

dieto : eta dio

difino : morto de dio

divizio : dia revelacio de brigadestro


ekskursoj : iamaj kursoj

ekskursanoj : malnovaj lernantoj

ekskuzoj : iamaj kuzoj

estrado : mastrado, direktado

estrarano : rano de la ĉefo, kiu kvakas kun li


fekulo : malbravulo kiu makulas sian pantalonon antaŭ danĝero

fervora : kiu nutras sin per fero

flegmono : mono, kiun oni donas al flegistino


galero : guto da galo

gazeto : furzeto lasita de gazetisto

groteska : kaverneca


harakiro : kreskado de haroj ĉe beboj

harpuno : puno konsistanta el fortranĉo de la haroj


informoj : virinaj formoj tre ŝatataj de ĵurnalistoj

inkludi : ludi per inko kiel petolemaj lernantoj

insekto : rondo de feministinoj

intima : kiu timas la virinojn


juglando : lando kie regas diktaturo


kaĉaloto : pureo ricevita per lotumado

kalendulo : persono, kiu ĉiam formetas ĝis la grekaj kalendoj

kamparano : rano vivanta sur la kampoj

kanonizi : provizi per kanonoj

kanzono : laga, marŝa zono, kie kreskas kanoj

karoserio : ruĝa kartluda serio

katalogo : logo de kato, kiu penas por plaĉi

katastrofo : miaŭado

kokardo : seksardo de koko

kolego : iu kun ega kolo, arogantulo

korseto : malgranda promenejo

korveto : malgranda korvo

kredito : kandidato je kiu oni kredas antaŭ la balotado


lumbriko : briko kiun tervermoj konfuzas kun lumvermo

lupado : vorado


majordomo : domo de komandanto

malorganizi : senigi organojn

mamluko : aperturo en korsaĵo per kiu eblas ekvidi inajn amorlogaĵojn

marmito : sireno

minareto : reto da minoj

mitulo : ulo, kies ekzistado estas fiktiva, kiel fantomo, koboldo

modulo : dando, snobo

molesti : esti milda, parolante pri policisto

monarko : arko farita per mono

monologo : logo de mono

monoplano : buĝeto

muskolo : kolo de muso

mustango : danco de la musoj, kiam la kato forestas


najbaraĵo : baraĵo farita per serpentoj

nokturno : noktovazo uzata de muzikistoj, kiam ili ludas ĉambromuzikon

nokturno : urno uzata por nokta voĉdonado


okulo : sportisto kun la numero ok

oksidi : sidi okope

ordono : malavara dono


papago : ago de papo

papavo : avo de la papo

paperaro : absurdaĵo se, laŭ la aserto, la Papo estas neeraripova

piediri : paroli pie

praavino : tre malnova vino

prozelito : elstaraj verkistoj en prozo


rabarbo : arbo, kiun oni rabas kiel okazas al multaj Kristarboj

rabeto : malgranda rabo

raketo : eta rako por ordige ricevi pafilojn

regularo : estraro

remaĉulo : fuŝa remanto

riparo : la tuto de la ripoj

rompado : pleonasmo, ĉar ĉiuj padoj kondukas al Romo


salikario : sonado de la vento tra la branĉoj de saliko

senileco : stato de maljunulo senigita je siaj iloj

sintakso : memtaksado

sofisto : metiisto kiu fabrikas sofojn

standardo : fervoro de deĵoranto ĉe Esperanto-stando

stratosfero : stratmedio


teama : kiu ŝatas trinki teon kun samskipanoj

trupano : pano kun truoj destinata al armeanoj


vertago : tago de la vero

vojaĝo : kvanto da tempo pasinta ekde la uzo de vojo