Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

(6/06/2015)

*arogant/a. Ofende fiera; malŝate kondutanta kontraŭ aliaj: popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon k ne kompatos junulonX; arogantaj okulojX; al ilia aroganta postulo ni povis respondi nur per silento; arogante rigardi, akcepti vizitanton. ☞  impertinenta.

arogantaĵo. Ago aŭ diro aroganta: ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon, fanfaronasX.

aroganteco. Eco de iu, io aroganta: vidu tiun ĉi malkaŝemecon, kiel bele ĝi aliformiĝas en aroganteconZ.

arogantulo. Iu aroganta: paralizi la arogantulojn, kiuj volas altrudi al ni siajn leĝojnZ.