tusx (nl) -fr- (de) (en) (pl) (ru) Placez la souris sur une partie de mot écrit en Espéranto. Tie, la musumo vidigos la sencon de la vortero.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

tuŝi


Sugesto: tajpu laŭ x-sistemo uzu verajn supersignojn.


*tuŝ/i (tr)

1 (iu) Almeti iun korpoparton al io iu: infano, ne tuŝu la spegulon!Ⓩ; Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min!Ⓝ; liaj lipoj apenaŭ tuŝis la glason; ne tuŝu la freŝe farbitan pordon; tuŝi per la piedpinto la fundon de la akvo; vi ŝarĝas homojn k vi mem ne tuŝas per unu el viaj fingroj la ŝarĝojnⓃ; tuŝu ĝin (la Fundamenton) nur la MefistoⒿⒷ (☞ netuŝebla); (vs) estas bone por viro ne tuŝi virinonⓃ (ne koiti); (analoge, uzante on) tuŝi la bovon per pikilo; tuŝu, koĉero! (t.e. la ĉevalon per la vipo); tuŝite, mi konfesasⓏ (de la rapiro). ☞ palpi.

2 (iu) Fari tian geston kun ia magia religia zorgo: se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigitaⓃ; (negative pro rita malpermeso) eliru el tie, ne tuŝu malpuronⓍ. ☞ tabuo.

3 (io) Esti en kontakto kun: niaj du domoj sin tuŝas; nenia bloveto de vento devis ŝin tuŝiⓏ; longa kurteno, kiu tuŝis la plankon; la Kristnaska arbo preskaŭ tuŝis la plafonon.

4 (iu) Ataki, ofendi, malbone trakti: kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝuⓏ; kiu lin tuŝas, tiu lin sentasⓏ (li rebatas); ke la lup’ estu sata, k la ŝaf’ netuŝataⓏ (pp kontraŭaj deziroj); kiu vin tuŝas, tiu tuŝas la pupilon de Lia okuloⓍ; ne tuŝu miajn sanktoleitojn, k al miaj profetoj ne faru malbonon!Ⓧ; (f) preĝo pure neŭtrale homa, por ke ĝi tuŝu la religiajn konvinkojn de neniu en la mondoⓏ; kiamaniere oni povas riĉigadi la lingvon, ne tuŝante ĝian fundamentonⓏ; sur la montaj pintoj kuŝas la virga neĝo, ne tuŝita de la varma spiro de l’ printempoⒷ; Kala estis freŝa k ne tuŝita de la dento de la tempoⓏ.

5 (iu) Mallonge k akcesore pritrakti temon: dum la kunveno oni tuŝis tiun demandon; mi volas hodiaŭ tuŝi la aferon nur per malmultaj vortoj.

6 (io) Koncerni, rilati, interesi: min ne tuŝas la afero, mi staras ekstereⓏ; kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas!Ⓩ; per kio tio tuŝas min?Ⓩ; kion neniu aŭdas, tio neniun tuŝas; leĝo pasinton ne tuŝasⓏ (ne estas retroaktiva); decidoj tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo.

7 (io) Impresi ies sensojn sentojn: neniam antaŭe tiel ravantaj tonoj tuŝis ŝian orelonⓏ; ĝi ne tuŝas lian orelon!Ⓩ; ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron!Ⓩ; lin tuŝas nek admono nek ordonoⓏ; tiu respondo malagrable tuŝis linⒷ; la petegado de lia patro ne tuŝis lian koronⓏ; ŝi estis tuŝita ĝis larmojⓏ; tuŝita de scivolemo, de admiro, de ektimo.

tuŝo

1 Ago, per kiu oni tuŝas: ĉe la plej malforta tuŝo ĝi tintadis; mi eksentis tuŝon sur mia brako; ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝoⓏ; ĝis vi, Liza, lasis […], ke l’ petalojn mole modlu milda tuŝoⓌ. ➞ tuŝlinio, tuŝludo.

2Almeto de la peniko sur la tolon: pentri per larĝaj, per delikataj tuŝoj.

3Almeto de la fingro en organon kavon por kirurgia obstetrika esploro.

4En multaj pilkaj sportoj, iro de la pilko trans la taĉojn.

tuŝado

1Unu el la kvin klasikaj sensoj, per kiu ni povas, tuŝante la objektojn, taksi diferencojn de ebeneco, glateco, moleco varmeco. Sin. tuŝsenso.

2 Maniero, en kiu la farbo estas metata sur la tolo: oni tuj rekonas la tuŝadon de Van Gogh; (f) karakteriza tuŝado de skulptisto, verkisto, poeto.

3 Maniero, en kiu ludanto tuŝas la klavojn kordojn de instrumento. ☞ fingrado.

tuŝanta. Tia, ke ĝi tuŝas la koron, vekas emocion: tuŝanta scenoⒷ; senkulpa k tuŝanta voĉoⓏ; tuŝanta pentro de bruna, ŝaŭma biera kruĉoⓏ.

tuŝebla. Tia, ke oni povas ĝin tuŝi: la nebulo faris tiel dika, ke ĝi estis preskaŭ tuŝebla.

tuŝeti. Delikate, apenaŭ tuŝi: tuŝeti la vangon de infanoⒷ; la hirundo tuŝetis la surfacon de la rivero; ĉiu mia nervo sentis la tuŝeton de la patruja aeroⒷ. ☞ karesi, kisi, leki, tanĝi.

tuŝiteco. Eco de iu, tuŝita de emocio: ŝia fratino parolis kun tia tuŝiteco de l’ koroⓏ; ŝia tuŝiteco elrompis per laŭta ploradoⓏ.

tuŝotima. Tiel facile difektebla, ke oni timas ĝin tuŝi: porcelano tiel multekosta, sed ankaŭ tiel rompebla, tiel tuŝotimaⓏ.

ektuŝi. Subite mallongatempe tuŝi:

1 li ektuŝis min je la ŝultro; la Eternulo etendis sian manon k ektuŝis mian buŝonⓍ; ŝi ektuŝis lin per sia malvarma manoⓏ; neniu, kiu ŝin (la edzinon de la proksimulo) ektuŝas, restas sen punoⓍ;

4 etendu nur Vian manon, k ektuŝu ĉion, kion li havas, Vi vidos, ĉu li ne blasfemos!Ⓧ;

7 la vortoj ektuŝis ian nevideblan ligilon inter la korpo k la animoⓏ.

ektuŝo. Rapida kontakto: ektuŝo de malbona manoⓏ; (f) kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie bataliⓏ.

intertuŝi, kuntuŝi. Veni en kontakton: (la skvamoj de la krokodilo) unu kuntuŝas kun la alia, tiel ke aero ne povas trairi tra iliⓍ; la du dratoj kuntuŝis k la lampo estingis; mi ne lasis, ke vi kuntuŝu kun ŝi, k nun redonu la edzinon al la edzoⓍ.

netuŝumino

1 ? Balzamino.

2 (fm) Prudulino.

netuŝebla. Tia, ke oni ne povas, plej ofte ne rajtas, ĝin tuŝi: la kesto de la Interligo estis netuŝebla; la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝeblaⓏ; la netuŝebleco (imuneco) de la Romanaj tribunusoj.

netuŝita. Tia, ke oni ĝin ne tuŝis: mi formanĝetis preskaŭ tutan romanon, sed la bindon mi lasis netuŝitaⓏ (diris la muso); mi estas virga k netuŝita (☞ netuŝumino 2).

retuŝi Vd retuŝi.

faciltuŝe. Per tre delikata tuŝo: ŝi kisis tre faciltuŝe la delikatajn folietojnⓏ.

flugtuŝi. Apenaŭ tuŝeti, kvazaŭ flugante: (f) flugtuŝante min per enigmoplena rigardo.

kortuŝi (tr) Estigi senton de simpatio 2 kompato: profunde kortuŝis min la malĝoja novoⓏ; lia suferado ŝin kortuŝisⓏ; legu al mi la historion pri […] Jozefo! ĝi ĉiam tiel kortuŝadis minⓏ; la kortuŝanta sentemeco k poezieco de la bildoⓏ; tia kortuŝanta peto!Ⓩ; per okuloj duone mirantaj k duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝinⓏ; mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pionirojⓏ; venkante sian kortuŝitecon, ŝi turnis sin al MartaⓏ; la nekortuŝebla malamiko venkosⒷ. ☞ korpremi.

kortuŝa. Tia, ke ĝi povas kortuŝi: la beleco de la hebreinoj havas karakteron specife kortuŝanⓏ; kun kortuŝeco ŝi pensis pri la nobla ago de la libristoⓏ.

tertuŝoHazarda kontaktigo de iu punkto de cirkvito al la nula potencialo. ☞ terkonekto.


16:49:21 15/07/2012 : 6200 reserĉoj, 2462 serĉadoj, 1048 ekserĉoj, 0 serĉonto, 0 jamserĉito, 45 serĉeraroj