plien (nl) -fr- (de) (en) (pl) (ru) Placez la souris sur une partie de mot écrit en Espéranto. Tie, la musumo vidigos la sencon de la vortero.

ESPERILO : EGE PLI OL TRADUKILO

Fine de februaro, Esperanto faris la 64a lingvo de Google. Ĝi estas rekonita kiel lingvo de la plej granda kompulita serĉilo. Ĉu bona novo ? Tio videbligas tramonde la zamenhofan lingvon, sed ĝi devas esti plibonigita. Persone mi ne konsilus ĝin al komencantoj, ĉar estas tro da eraroj.

Sed ekzistas alia ilo (ankoraŭ grandparte konstruota) uzebla de tiu, kiu ne scipovas Esperanton, ne gravas lia getrapa lingvo. Tio ilo ne povas erari. Ĉu eblas⎕? Ĉu tiel potenca ilo povas ekzisti surtere ?

Tiu ilo nomas ESPERILO.

Unue, jen kelkaj vortoj pri ĝia inicianto, Gilbert Lemaître. Li estas nevo de Georges Lemaître (kies studoj estas origine de la teorio de praeksplodo konata subnome de Big Bang). Malfacilas difini la fakojn de Gilbert, fakulo multaj branĉoj. Li diras, ke li estas ĉefe komputisto. Li estas fondinta membro de la asocio KVINFOLIO sed li ŝatas diri, ke li ne estas esperantisto.

Kio estas Esperilo ? Unue, nepre ne diru, ke estas tradukilo. Esperilo ne tradukas, sed ebligas al leganto kompreni teskton. Mi provos kelkvorte klarigi, ekde ekzemplo : la vorto "baptofilo". Esperilo legas unue la literon "b", sensecan por ĝi, poste same pri "ba" kaj "bap". Sed alvenante al "bapt" ĝi trovas en sia vortaro (la esperila vortaro) tiun aron da literoj. Poste ĝi rekonas "o" kiel finon de nomo, ktp. Kiam ĝi trovas la aron "fi", ĝi unue pensas, ke temas pri la prefikso, sed poste ne trovante iun sencon al la litero "l", ĝi komprenas sian eraron. Finfine, ĝi distranĉas la vorton en kvar elementojn⎕"bat/o/fil/o", aldonante super la vorto, la signifon de ĉiu elemento. Restas nur al la leganto traduki la vorton, pli bone ne traduki, sed kompreni la vorton, facila ekzerco, ĉar li havas ĉion, kion li tiucele bezonas.

Tio estas antropomorfa dirmaniero, ĉar Esperilo tute ne pensas, ĝi komprenas nenion. Ĝi estas nur motoro, nur roboto (tial ĝi ne povas erari, nur la vortaro povas erari). Gilbert kreis novajn vortojn por priskribi tion. "Transduko" estas tio, kion faras Esperilo. "Transdeduko" estas la laboro de la leganto.

Esperilo taŭgas por iu ajn lingvo (kondiĉe, ke ĝi trovas en la vortaro), sufiĉas trairi ( transiri ?) Esperanton. Tiel la lingvo ludas la rolon, kiun donis al ĝi Zamenhof : esti vehikla lingvo.

Grava problemo : kiel protekti tiun ilon por eviti, ke ĝi estu uzata por komercaj celoj ? Kaj tio estas demando, kaj ĉefe peto de Gilbert. Kiu pretas respondi ?

André Demarque – Espéranto en Marche 02 2012

02:41:10 28/07/2012 : 3226 reserĉoj, 1091 serĉadoj, 437 ekserĉoj, 7 serĉontoj, 0 jamserĉito, 34 serĉeraroj