brmue (nl) (fr) (de) (en) (pl) -ru- Разместите мышь в часть слова, написанного в Эсперанто. Tie, la musumo vidigos la sencon de la vortero.

Legu : Fundamento de Esperanto - Antaŭparolo.


Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj esperantistoj, Esperanto-organizoj kajgazetoj, al ĉiuj bonvolaj amikoj de la Internacia Lingvo, deklaras nian intencon firmvole agadi por la unueco de la lingvo, kaj invitas ĉiun unuopan organizon kaj homon ali al nia strebado.

1

 De 1905 la Fundamento de Esperanto kun ĝia Antaŭparolo grave kontribuis, ke Esperanto ne disfalis. La Fundamento faradas Esperanton stabila, fidinda kaj pro tio lerninda. Sur ĝia bazo sole Esperanto evoluis al vivanta planlingvo de la 21a jarcento kaj estos alloga ankaŭ estonte.

Ni firme pensas, ke la Fundamento, ĝiaj principoj kaj kriterioj pri ĝusta kaj bona Esperanto daŭre estas modernaj kaj plene taŭgaj garantii regulan progresadon de la Internacia Lingvo, konstante adapti ĝin al novaj lingvaj defioj kaj samtempe gardi unuecon kaj stabilecon de la lingvo.

2

 Ĉiu kaŝita provo anstataŭigi la Fundamentajn principojn kaj kriteriojn pri ĝusta kaj bona Esperanto minacas la unuecon de Esperanto kaj la kulturajn atingojn de ĝia komunumo.

Ni decide rifuzas ĉiun provon kaŝe kaj paŝon post paŝo senvalorigi, forpuŝi anstataŭigi la Fundamentajn decidojn pri ĝusta kaj bona Esperanto.

3

 La Akademio de Esperanto estas fondita surbaze de la Fundamento kun la tasko gardi kaj protekti la kolektivan interkonsenton de la esperantistoj pri ĝusta kaj bona Esperanto kaj tiel la unuecon de la lingvo. Malgraŭ sia promeso fidele plenumi tiun taskon, granda plimulto de la nuntempaj akademianoj fakte ne aplikas la Fundamentajn principojn kaj decidojn. Eksplicite, konstante kaj jam multjare plimulto deakademianojaplikas kriteriojn privatajn. Ili mezuras lingvan bonecon laŭ kriterioj fremdaj al la ĝenerala interkonsento de la esperantistoj. Ili pro tio misinformas kaj erarigas la esperantistojn pri lingva ĝusteco kaj boneco kaj aktivas por iu plia reformita Esperantido.

Ni deklaras, ke la nuntempa Akademio kiel tuto ne havas aŭtoritatecon por decidi konsili pri ĝusta kaj bona Esperanto kiel difinas ĝin la Fundamento kaj ĝia Antaŭparolo.

Ni energie postulas, ke laakademianojmalfidelaj al la Fundamenta valor-sistemo tuj demetu sian oficon.

Ni rigore malaprobas ĉiujn intencojn planojn de akademianoj prepari la nuligon de la Fundamento por ebenigi la vojon al reformita Esperantido.

Ni insiste petas ĉiun esperantiston energie kontraŭstari la ektuŝon de la lingva unueco de Esperanto fare deakademianojagantaj kontraŭ la Fundamento. Eblecojn por ekagi ni listigas en la Aldono al tiu Berlina Manifesto.

Berlino, en Junio 2014.


Aldono
Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto

1

  Kielakademianojklopodas erarigi vin?


Por decidi priĝustakajbonani devas difini (interkonsenti) kriterion: ĝusta en rilato al kio? bona por kiu? Ekzemplo:

Ni supozu, ke ni diskutas pri la taŭgeco de diversaj laboriloj. Se ni interkonsentas la kriteriontaŭga por skribi leteron“, komputilo estas bona. Se ni interkonsentas la kriteriontaŭga por frapi najlon en la muron“, komputilo estas malbona. Ŝanĝante la aplikendan kriterion, ni ŝanĝas la juĝon pribona“, „ĝusta“, „taŭga“. El bona komputilo faras malbona laborilo.

Tute same estas pri lingvaj demandoj. La fino –i estas ĝusta (bona, taŭga) por marki la pluralon de la substantivo en Ido. Sed ĝi estas malĝusta, malbona kaj maltaŭga en Esperanto, kiu difinis (interkonsentis), ke la pluralo de la substantivo estu -oj.

La trukon de kaŝa ŝanĝado de la boneco-kriterioj aplikas la plimulto de nunajakademianoj“.

 

2

  Kiel vi ekkonas, keakademianojklopodas erarigi vin?


1. Plej bone estas, se vi studas la Fundamentajn kriteriojn, kiuj troveblas ĉefe en la sep malgrandaj paĝoj de ĝia Antaŭparolo, eble helpe de komentario.

2. se vi nuntempe ne emas fari tion, estas facile ekkoni provon erarigi vin. La sistemo de la Antaŭparolo estas tre preciza, kohera, konkreta kaj rekte aplikebla, ĉar ĝi jam decidis la demandojnbona por kiu?“, „ĝusta en rilato al kio?“, „ĝusta surbaze de kiuj fontoj?“. Ĉiuj abstraktaj kaj malprecizaj kriterioj, kiuj ne estas el si mem rekte aplikeblaj estas kontraŭ­fundamentaj kaj ŝanĝas la lingvon. Kelkaj ekzemploj el mesaĝoj deakademianoj“:

• „facila“ — kontraŭfundamenta, ĉar necesas unue interkonsentifacila por kiu?“, „kiel mezuri facilecon?“ Ne rekte aplikebla kriterio.

• „radikŝparakiel metodo atingifacilecon“ — kontraŭfundamenta pro la sama kialo: kiel mezuri asertitan gajnon de facileco kaj por kiu? 

• „utila“ — kontraŭfundamenta, ĉar ne rekte aplikebla. Necesas unue interkonsentiutila por kiu?“, „kiel mezuri utilecon?“; simile kontraŭfundamenta: „malnecesa“.

• „stranga“ — kontraŭfundamenta, ĉar necesas interkonsentistranga en rilato al kio?“

• „99 procentoj de la parolantoj“ — kontraŭfundamenta, ĉar praktike ne konstateble

 

3

  Kion vi povas fari kontraŭ malfidelajakademianoj“?


1. Disvastigu kaj diskutigu la Berlinan Manifeston inter viaj amikoj. Legu la Antaŭparolon.

2. Demanduvian akademianon“: „Kial vi ne aplikas la kriteriojn de la Antaŭparolo?“ „Kial vi estas mallojala al la Fundamento?“ „Kial vi volas kaŝe ŝanĝi Esperanton?“ „Kial vi perfidas mian fidon, ke vi honeste servas al la esperantistoj?“

3. Ne donu forumon al ŝajn-akademianoj en kongresoj, seminarioj retaj diskutlistoj. Malhelpu, ke ili daŭre povas disvastigi siajn kontraŭfundamentajn instruojn kaj propagandi iun reformitan Esperantidon. Kontraŭargumentu!