(Traduko de Bernard Legeay
kun la helpo de Marcel Redoulez kaj Georges Lagrange. Tiun version kantas Ĵak Yvart.)
La pluvombrelo
Plugevis sur la granda strato
Sen pluvombrel' vojiris ŝi.
Sed unu ja el kamarado
En la mateno ŝtelis mi
Helpe mi kuris, for la saĝo,
Al ŝi ŝirmilon montris mi.
Viŝante akvon el vizaĝo
Kun milda voĉ' konsentis ŝi.
Jen angul' sub ombrel'
Por angul' de ĉiel'
Ŝi similis, jes, al anĝelo,
Jen angul' de ĉiel'
Por angul' sub ombrel'
Perdis mi ne je l' ŝanĝ',
Kreĝel'!
Survoje, belis tiu bruo
Kiun aŭskultis ambaŭ ni
Fare de la nuba elfluo
Sur la ombrel', jen harmoni'!
Nu, ke senĉese ĉi diluvo
Jarcenton daŭri, ŝatus mi,
Ke ĉiam falu tiu pluvo,
Por ke ŝin ŝirme gardu mi.
Sed stulte, eĉ dum la pluvego
Iras la voj' al sia cel'
Ŝia por mi estis forvelko
De mia rev', de la fabel'
Ŝi dankis min kun korsincero
Kaj lasis min tuj sen permes',
Mi vidis ŝin kun korsufero
Forsveni en mia forges'.
(2) [noto de la tradukistoj: kreĝel' estas mallongigo de sakra anĝel'