---- [ ☀ ] arog (nl) (fr) (de) (en) (pl) (ru)
(6/06/2015)
*arogant/a. Ofende fiera; malŝate kondutanta kontraŭ aliaj: popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon k ne kompatos junulonX; arogantaj okulojX; al ilia aroganta postulo ni povis respondi nur per silento; arogante rigardi, akcepti vizitanton. ☞ impertinenta.
arogantaĵo. Ago aŭ diro aroganta: ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon, fanfaronasX.
aroganteco. Eco de iu, io aroganta: vidu tiun ĉi malkaŝemecon, kiel bele ĝi aliformiĝas en aroganteconZ.
arogantulo. Iu aroganta: paralizi la arogantulojn, kiuj volas altrudi al ni siajn leĝojnZ.