tusx (nl) (fr) (de) (en) (pl) (ru) © 2009 ™ Esperilo ®

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

tuŝi


Sugesto: tajpu laŭ x-sistemo aŭ uzu verajn supersignojn.


*tuŝ/i (tr)

1 (iu) Almeti iun korpoparton al io aŭ iu: infano, ne tuŝu la spegulon!Ⓩ; Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min!Ⓝ; liaj lipoj apenaŭ tuŝis la glason; ne tuŝu la freŝe farbitan pordon; tuŝi per la piedpinto la fundon de la akvo; vi ŝarĝas homojn k vi mem ne tuŝas eĉ per unu el viaj fingroj la ŝarĝojnⓃ; tuŝu ĝin (la Fundamenton) nur la MefistoⒿⒷ (☞ netuŝebla); (vs) estas bone por viro ne tuŝi virinonⓃ (ne koiti); (analoge, uzante aĵon) tuŝi la bovon per pikilo; tuŝu, koĉero! (t.e. la ĉevalon per la vipo); tuŝite, mi konfesasⓏ (de la rapiro). ☞ palpi.

2 (iu) Fari tian geston kun ia magia aŭ religia zorgo: se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigitaⓃ; (negative pro rita malpermeso) eliru el tie, ne tuŝu malpuraĵonⓍ. ☞ tabuo.

3 (io) Esti en kontakto kun: niaj du domoj sin tuŝas; nenia bloveto de vento devis ŝin tuŝiⓏ; longa kurteno, kiu tuŝis la plankon; la Kristnaska arbo preskaŭ tuŝis la plafonon.

4 (iu) Ataki, ofendi, malbone trakti: kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝuⓏ; kiu lin tuŝas, tiu lin sentasⓏ (li rebatas); ke la lup’ estu sata, k la ŝaf’ netuŝataⓏ (pp kontraŭaj deziroj); kiu vin tuŝas, tiu tuŝas la pupilon de Lia okuloⓍ; ne tuŝu miajn sanktoleitojn, k al miaj profetoj ne faru malbonon!Ⓧ; (f) preĝo pure neŭtrale homa, por ke ĝi tuŝu la religiajn konvinkojn de neniu en la mondoⓏ; kiamaniere oni povas riĉigadi la lingvon, ne tuŝante ĝian fundamentonⓏ; sur la montaj pintoj kuŝas la virga neĝo, ne tuŝita de la varma spiro de l’ printempoⒷ; Kala estis freŝa k ne tuŝita de la dento de la tempoⓏ.

5 (iu) Mallonge k akcesore pritrakti temon: dum la kunveno oni tuŝis tiun demandon; mi volas hodiaŭ tuŝi la aferon nur per malmultaj vortoj.

6 (io) Koncerni, rilati, interesi: min ne tuŝas la afero, mi staras ekstereⓏ; kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas!Ⓩ; per kio tio tuŝas min?Ⓩ; kion neniu aŭdas, tio neniun tuŝas; leĝo pasintaĵon ne tuŝasⓏ (ne estas retroaktiva); decidoj tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo.

7 (io) Impresi ies sensojn aŭ sentojn: neniam antaŭe tiel ravantaj tonoj tuŝis ŝian orelonⓏ; ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon!Ⓩ; ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron!Ⓩ; lin tuŝas nek admono nek ordonoⓏ; tiu respondo malagrable tuŝis linⒷ; la petegado de lia patro ne tuŝis lian koronⓏ; ŝi estis tuŝita ĝis larmojⓏ; tuŝita de scivolemo, de admiro, de ektimo.

tuŝo

1 Ago, per kiu oni tuŝas: ĉe la plej malforta tuŝo ĝi tintadis; mi eksentis tuŝon sur mia brako; ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝoⓏ; ĝis vi, Liza, lasis […], ke l’ petalojn mole modlu milda tuŝoⓌ. ➞ tuŝlinio, tuŝludo.

2 ☆ Almeto de la peniko sur la tolon: pentri per larĝaj, per delikataj tuŝoj.

3 ⚕ Almeto de la fingro en organon aŭ kavaĵon por kirurgia aŭ obstetrika esploro.

4 ⛷ En multaj pilkaj sportoj, iro de la pilko trans la taĉojn.

tuŝado

1 ⚥ Unu el la kvin klasikaj sensoj, per kiu ni povas, tuŝante la objektojn, taksi diferencojn de ebeneco, glateco, moleco aŭ varmeco. Sin. tuŝsenso.

2 Maniero, en kiu la farbo estas metata sur la tolo: oni tuj rekonas la tuŝadon de Van Gogh; (f) karakteriza tuŝado de skulptisto, verkisto, poeto.

3 Maniero, en kiu ludanto tuŝas la klavojn aŭ kordojn de instrumento. ☞ fingrado.

tuŝanta. Tia, ke ĝi tuŝas la koron, vekas emocion: tuŝanta scenoⒷ; senkulpa k tuŝanta voĉoⓏ; tuŝanta pentraĵo de bruna, ŝaŭma biera kruĉoⓏ.

tuŝebla. Tia, ke oni povas ĝin tuŝi: la nebulo fariĝis tiel dika, ke ĝi estis preskaŭ tuŝebla.

tuŝeti. Delikate, apenaŭ tuŝi: tuŝeti la vangon de infanoⒷ; la hirundo tuŝetis la surfacon de la rivero; ĉiu mia nervo sentis la tuŝeton de la patruja aeroⒷ. ☞ karesi, kisi, leki, tanĝi.

tuŝiteco. Eco de iu, tuŝita de emocio: ŝia fratino parolis kun tia tuŝiteco de l’ koroⓏ; ŝia tuŝiteco elrompiĝis per laŭta ploradoⓏ.

tuŝotima. Tiel facile difektebla, ke oni timas ĝin tuŝi: porcelano tiel multekosta, sed ankaŭ tiel rompebla, tiel tuŝotimaⓏ.

ektuŝi. Subite aŭ mallongatempe tuŝi:

1 li ektuŝis min je la ŝultro; la Eternulo etendis sian manon k ektuŝis mian buŝonⓍ; ŝi ektuŝis lin per sia malvarma manoⓏ; neniu, kiu ŝin (la edzinon de la proksimulo) ektuŝas, restas sen punoⓍ;

4 etendu nur Vian manon, k ektuŝu ĉion, kion li havas, Vi vidos, ĉu li ne blasfemos!Ⓧ;

7 la vortoj ektuŝis ian nevideblan ligilon inter la korpo k la animoⓏ.

ektuŝo. Rapida kontakto: ektuŝo de malbona manoⓏ; (f) kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie bataliⓏ.

intertuŝiĝi, kuntuŝiĝi. Veni en kontakton: (la skvamoj de la krokodilo) unu kuntuŝiĝas kun la alia, tiel ke aero ne povas trairi tra iliⓍ; la du dratoj kuntuŝiĝis k la lampo estingiĝis; mi ne lasis, ke vi kuntuŝiĝu kun ŝi, k nun redonu la edzinon al la edzoⓍ.

netuŝumino

1 ? Balzamino.

2 (fm) Prudulino.

netuŝebla. Tia, ke oni ne povas, plej ofte ne rajtas, ĝin tuŝi: la kesto de la Interligo estis netuŝebla; la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝeblaⓏ; la netuŝebleco (imuneco) de la Romanaj tribunusoj.

netuŝita. Tia, ke oni ĝin ne tuŝis: mi formanĝetis preskaŭ tutan romanon, sed la bindon mi lasis netuŝitaⓏ (diris la muso); mi estas virga k netuŝita (☞ netuŝumino 2).

retuŝi Vd retuŝi.

faciltuŝe. Per tre delikata tuŝo: ŝi kisis tre faciltuŝe la delikatajn folietojnⓏ.

flugtuŝi. Apenaŭ tuŝeti, kvazaŭ flugante: (f) flugtuŝante min per enigmoplena rigardo.

kortuŝi (tr) Estigi senton de simpatio 2 aŭ kompato: profunde kortuŝis min la malĝoja novaĵoⓏ; lia suferado ŝin kortuŝisⓏ; legu al mi la historion pri […] Jozefo! ĝi ĉiam tiel kortuŝadis minⓏ; la kortuŝanta sentemeco k poezieco de la bildoⓏ; tia kortuŝanta peto!Ⓩ; per okuloj duone mirantaj k duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝinⓏ; mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pionirojⓏ; venkante sian kortuŝitecon, ŝi turnis sin al MartaⓏ; la nekortuŝebla malamiko venkosⒷ. ☞ korpremi.

kortuŝa. Tia, ke ĝi povas kortuŝi: la beleco de la hebreinoj havas karakteron specife kortuŝanⓏ; kun kortuŝeco ŝi pensis pri la nobla ago de la libristoⓏ.

tertuŝo ⏚ Hazarda kontaktigo de iu punkto de cirkvito al la nula potencialo. ☞ terkonekto.


16:48:10 15/07/2012 : 0 reserĉo, 0 serĉado, 0 ekserĉo, ý1 serĉonto, 0 jamserĉito, 0 serĉeraro